Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Ĉifonaj bravuloj

Mi povus miajn versojn vesti
per bela rim- kaj ritmo-meto,
kiel konvenas vizitadi
salonojn de la societo.

Ideoj miaj tamen estas
ne dandoj, ke por distroj vantaj
vivante, ili vizitadu
kun kap' frizita, manoj gantaj.

Kanon' ne tondras, glav' ne tintas,
la rusto-dormo ilin tegas,
sed daŭras lukt' — anstataŭ ili
nun la ideoj batalegas.

Batalas ankaŭ mi, havante
batalionon sub komando,
poemojn mi komandas, estas
bravulo ĉiu mia kanto.

Ĉifona trupo, sed kuraĝa,
kun brava skermo, brava hako,
kaj la soldaton ja ornamas
kuraĝo lia, ne la jako.

Mi ne demandas, ĉu l' poemoj
Transvivos min post mia morto,
se ili devos fali lukte,
nu, ilin trafu do ĉi sorto!

Eĉ tiam sankta libro estos,
kiu poemojn miajn fermis,
Tombaro de herooj, kiuj
por la liber' ĝismorte skermis.